La lingvoproblemo en Belgio kaj en la Euxropa Unio
               Lode Van de Velde 
 
(prelego de s-ro Lode Van de Velde el Belgio, farita en la 10a de augusto 1997, en japana urbeto Awa-Ikeda en Shikoku, dum la 84a Japana Esperanto-Kongreso)
 
 
  Vi povas legi la sekvantan tekston kun supersignoj en la malsupra hejmpagho, kiun realigs s-ro Miyosi Tutomu en Tottori universitato. Oni bezonas "Acrobat Reader" por legi ghin.
http://mylab.ike.tottori-u.ac.jp/~mijosxi/eo-/dokumentoj.html
 
Enkonduko.
 
   Estimataj gekongresanoj, kiel jam dirite, la cxefa temo de mia prelego estas la lingvoproblemo en la Euxropa Unio. Sed, antaux ol paroli pri la Euxropa Unio, mi volas paroli al vi pri la lingvoproblemo en Belgio, mia hejmlando.Kaj mi parolos pri la lingvoproblemo en Belgio, cxar el tiuj historioj faktoj - kiuj ecx ankoraux estas aktualaj, ni povas lerni kio povus okazi en la Euxropa Unio en la estonteco, se oni sekvas malgxustan lingvopolitikon.
 
Parto I : La lingvoproblemo en Belgio
 
   Belgio havas 3 oficialajn lingvojn : la nederlandan, la francan kaj la germanan; iuspeca 'belga' lingvo do ne ekzistas. La du plej gravaj lingvoj en Belgio estas la nederlanda lingvo, kiun parolas 57% de la enlogxantoj kaj due la franca lingvo kun 42% da parolantoj. La cxefurbo Bruselo estas tute dulingva regiono: kaj france kaj nederlande. La germana lingvo estas uzata nur en kelkaj urbetoj apud la limo kun Germanio, t.e. de malpli ol 1% de la belgoj. Nuntempe la nederlanda lingvo estas preskaux samvalora kiel la franca, sed la flandroj devis barakti dum pli ol 150 jaroj (gxis proksimume 1970) por atingi tiun cxi situacion. Nun estas 1997, kaj ecx ankoraux nun, la situacio restas ne tute egala, sed felicxe en malgranda proporcio. Tamen, ankaux tiu malgranda proporcio ne ekzistu. Kiam mi, antaux tri monatoj, revenis de Japanio al Belgio, mi trovis en la trajno malgrandan jxurnalon. Mi havis nenion por legi, do mi simple prenis gxin kaj eklegis. Kaj, je mia surprizo, pri kio temis la jxurnalo? Gxi temis tute kaj nure pri la ankorauxa ne-egaleco de la nederlanda kaj la franca lingvoj. Gxi eldonigxis de agadogrupo kiu strebas por kompleta lingva egaleco. Mi surprizigxis pri tio, cxar en antauxa prelego kiun mi faris cxi tie en Japanio, mi diris ke la du lingvoj intertempe jam egalas. Mi tiam diris tion, cxar oni en Belgio neniam plu auxdas pri ia lingva diferenco, tial mi - kiel preskaux cxiuj Belgoj - supozas ke gxi ne plu ekzistas. Kaj tiel okazas kun multaj aferoj. Oni simple prisilentas ilin, kaj ili forgesigxas. Do kion mi legis en la jxurnalo? Mi legis inter alie, ke ankoraux nun, pluraj flandraj familioj logxantaj apud la franca limo sed en la flandra parto, ricevas urbajn dokumentojn kaj komunikojn en la franca lingvo. Kaj ecx balotilojn oni ankoraux ricevas en la franca lingvo. Do, ankoraux nun, la situacio ne tute solvigxis. Temas nur pri minoritato, tamen ankaux por minoritato valoras la Belgian Konstitucion kaj la Universala Deklaro de la Homaj Rajtoj, cxu ne? Kiel do tiu malegaleco en Belgio ekestis? Por respondi tiun demandon, mi devas reiri en la tempon gxis la mezepoko. Tiam, Belgio estis fondata kiel bufrosxtato inter la batalemaj najbaraj landoj: Nederlando, Germanio kaj Francio. Sed la tiama Belgio ne estis homogena lando, gxi konsistis - kaj ankoraux konsistas - el 2 lingve kaj kulture malsamaj popoloj : en la norda parto de Belgio logxas la flandroj kiuj parolas nederlande, kaj en la suda parto la valonoj kiuj parolas franclingve. Oni simple unuigis la du popolojn en la saman landon, kaj la du popoloj pace vivis unu apud la alia en la sama Belgujo, cxar oni lasis unu la alian trankvila. La flandroj parolis flandre kaj la Valonoj parolis france.
   Sed ekde la komenco de la 18a jarcento, la kleruloj kaj nobluloj en Flandrio preferis uzi la francan lingvon pro gxia pli grava rolo en la tiama Euxropo, kie gxi tiam estis la internacia lingvo, ekzemple por negocoj kun aliaj landoj. Kiam en 1795 la registaro igxis franclingva, ankaux la flandraj burgxanoj ekuzis la francan lingvon por distingigxi de la malpli altaj sociaj tavoloj, nome la laboristoj kaj kamparanoj. Ili estis malricxaj kaj malpovaj kaj dauxre parolis la nederlandan lingvon, cxar ili simple ne bezonis la francan lingvon.
   En 1815, la nederlanda igxis oficiala lingvo en Flandrio, sed tio dauxris nur gxis la sendependigxo de Belgio en 1830. Tiam la konstitucio difinis lingvan liberecon, kio rezultis en tuta francigo de la administrado, jugxejoj, armeo kaj lernejoj, cxar cxiuj funkciuloj, la pli ricxaj komercistoj, burgxanoj kaj aliaj nobluloj estis francparolantoj de la pli altaj sociaj tavoloj. Sekve la laboristoj kaj kamparanoj estis forte malfavorigitaj kaj subpremitaj, cxar subite ili ekbezonis la francan lingvon kiun ili tute ne parolis. Ekzemple dum jugxaj procesoj la akuzito ofte ecx ne sciis de kio li estis akuzita, cxar oni alparolis lin france, ecx sciante ke li tion ne komprenis. En la armeo, cxiuj ordonoj estis france. La povraj flandroj kiuj ne komprenis la ordonojn, kompreneble estis mistraktataj kvazaux neobeemaj soldatoj kaj tiel ankaux punataj. En la lernejoj, la edukado farigxis franclingva. Do la povraj flandroj, certe en la transiraj jaroj, tute ne povis sekvi la lecionojn kaj ne havis sxancon por sukcesi ekzamenojn kaj transiri al pli altaj klasoj aux al universitato. Do la francparolantaj farigxis pli edukitaj ol la flandroj. Ecx la nederlanda lingvo mem ne plu estis instruata. Kompreneble la flandroj protestis kontraux tio, sed ili estis politike multe tro malfortaj por sxangxi la situacion. La protestantoj estis simple enkarcerigitaj senhezite. Do la flandroj povis nur popasxe strebi al egalaj (lingvaj) rajtoj. Tiu strebado estis nomita la 'Flandra Movado', iniciatita de la flandraj verkistoj kiuj plendadis kaj dauxre verkadis en la nederlanda lingvo kaj gxin konservis kiel kulturlingvo. Cxi tiu Flandra Movado uzis nur pacajn, moderajn rimedojn (kiel brosxurojn kaj peticiojn) por protesti kontraux la francigo de Flandrio. La registaro finfine tamen ekzamenis la situacion, sed opiniis ke la oficialigo de dua lingvo malhelpus al la unueco de la lando, tiutempe minacita de francia invado.
   En 1862, la Flandra Movado ekagis laux la politika vojo, el kio 10 jarojn poste rezultis la unuaj lingvaj legxoj. Nome en krimaj kazoj, la akuzito rajtis esti pridemandita en la gepatra lingvo, tamen la proceso mem restis franclingve. Plie, oficialaj anoncoj devis aperi nederlandlingve. Ankoraux 10 jarojn poste, oni aprobis la instruadon de la nederlanda lingvo en mezlernejoj kaj krom tio ankaux la nederlandlingva instruo de kelkaj fakoj. La instruado tamen restis grandparte franclingva..
   Por politike plifortigxi, necesis unue ekonomie plifortigxi per plivastigo de la industrio kaj pliklerigxo. Pro tio oni postulis la nederlandigon de 1 el la flandraj universitatoj. Tamen la postulo estis nur plenumita dum la 1a mondmilito de la germanoj kiuj estis okupintaj Belgion kaj i.a. tiumaniere volis malpliigi la timitan francan influon en Belgio. Ankaux la administrado de Belgio estis apartigita por Flandrio kaj Valonio, sed nur en 1932 oni rajtis uzi la nederlandan lingvon en jugxejoj, sed ankoraux ne en cxiuj universitatoj. Plue restis tre granda abismo inter la legxoj kaj ilia efektiva aplikado!
   En 1962 oni definitive fiksis la lingvan limon inter Flandrio kaj Valonio, tamen la valonoj rifuzadis translokigi francan universitaton el Flandrio, kio rezultis en granda studenta revolucio, registara krizo kaj la disfalo de la politikaj partioj en nederlandan kaj francan parton. Ekde tiam, oni komprenis la neceson reformi la sxtaton, nome transiri de 1 centra regado al la federacia Belgio.
   En 1970 oni reviziis la konstitucion por ebligi la sxtatreformon, kiu okazis en 3 fazoj, kaj estis finita en 1993, do antaux nur 3 jaroj! Unue oni difinis la limojn kaj respondecojn de la federaciaj sxtatoj Flandrio, Valonio kaj la dulingva Bruselo. Dum la 2 aliaj fazoj estis pli ellaboritaj la financa, fiska kaj kultura auxtonomioj de la federaciaj sxtatoj. Kaj nun, ekde nur kelkaj jaroj, la nederlandaj kaj francaj lingvoj kaj regionoj estas legxe egalaj, tamen ankoraux kun la malgranda diskriminaciaj esceptoj kiujn mi menciis supre, sed kiuj ne ekzistu.
 
 
Parto II : La lingvo-problemo en la Euxropa Unio
 
Enkonduko.
 
Nun ke vi scias pri la antauxa kaj nuna situacioj en Belgio, mi skizos la situacion en la Euxropa Unio, kie nun, samkiel en Belgio, jam estas lingva malegaleco. Kio kaj kia estas la Euxropa Unio fakte? La Euxropa Unio, mallonge EU, konsistas el 15 landoj kun entute 370 milionoj da enlogxantoj. Tio estas trifoje pli ol Japanio havas kaj laux surfaco, gxi estas okfoje pli granda ol Japanio. Kune, la 15 membroj de la EU havas la plej grandan komercan povon kaj estas la plej granda industriigita merkato en la mondo. Kaj se, je la fino de 1999, EU havos unusolan monunuon, gxi estos ankaux ekonomie la plej forta bloko en la mondo. Tamen, restadas unu tre grava problemo: kiom forta estas Euxropo, se plejmulto el gxiaj civitanoj apenaux interkomprenigxas sen interpretistoj, kaj se triono de la EU-bugxeto estas elspezata al tradukistoj kaj interpretistoj? Dum la prelego, mi skizos la nunan situacion kaj ekzamenos la proponitajn solvojn por la lingvoproblemo. Sed unue, por kompreni la nunan situacion, mi devas skizi la historion de EU.
   La plurlingveco de la EU datigxas de 1957, kiam la Euxropa Ekonomia Komunumo fondigxis el la tri BENELUKS-landoj (BElgio, NEderlando kaj LUKSemburgio), kune kun Germanio, Francio kaj Italio. Tiam, la 4 lingvoj, la nederlanda, franca, germana kaj itala estis egalrajtigitaj. Tiuj samaj landoj ankaux jam estis fondintaj 2 aliajn komunumojn post la dua mondmilito. Unue la 'Euxropa Karbo kaj Sxtalo Komunumo'-n cxar karbo kaj sxtalo estas la plej gravaj bazaj elementoj por fari militilojn kaj militon. Kaj due en 1957 ankaux fondis la 'Euxropa Atom-Energio Komunumo'- n por la paca aplikado de atomenergio. Cxio cxi estis la sekvo de la du mondmilitoj, cxar la okcident-Euxropaj landoj sentis la bezonon unuigxi kaj kunlabori por preventi novan militon; realigita kun espero el Usono kaj pro timo je Rusio. Tiuj cxi komunumoj kunfandigxis al la Euxropa Komunumo en 1967, kiu unu jaron poste abolis la doganimpostojn cxe negocoj inter la membrolandoj kaj starigis komunan aleksteran tarifon. En 1973, Danio, Irlando kaj Britio aligxis al la EK kaj iom poste, Greklando, Portugalio kaj Hispanio sekvis.
   La nuna Euxropa Unio estis difinita en la Traktato de Maastricht Ma:strihxt de 1992, en kiu la membroj konsentis realigi ekonomian kaj monan unuigxon, komunan aleksteran politikon kaj, se eblas, komunan defendon. Cxio cxi realigende antaux 1999. Intertempe, ankaux Auxstrio, Finnlando kaj Svedio aligxis al la EU. Kaj tra la jaroj, la plurlingveco estis konservita, nome, cxiuj lingvoj egalrajtaj. Gxisnun, tiuj lingvoj, uzataj en EU, krom la greka, estis aux latinidaj lingvoj aux gxermanaj lingvoj. Sed kun la aligxo de Finnlando, kies lingvo apartenas al tute alia lingvogrupo, oni neeviteble konfrontigxis kun la lingvoproblemo kaj la nuna nerealisma situacio, speciale se oni konsideras ke oni intencas ankoraux plivastigi EU-n al +/-25 membrolandoj gxis la jaro 2020. Kaj plejmultaj el tiuj novaj landoj estas slavaj kaj parolas slavan lingvon, kiu denove estas tute alia lingvogrupo ol la jam uzataj en EU. Kaj malbona lingva politiko povus estonte rezulti en la disfalo de EU, kaj tio certe ne estas dezirinda.
   Do, kiel oni solvas la problemon nun? Dek unu oficialaj lingvoj signifas 110 tradukdirektojn, sed kelkaj kombinoj (kiel ekzemple tradukado inter la dana kaj greka) estas jam tiom raraj ke por tiuj ne disponeblas rektaj interpretistoj, do oni devas interpreti tra tria lingvo, kun la malavantagxoj ke tiu sistemo akumuligas erarojn, malrapidigas cxion kaj dum diskutoj malavantagxigas la koncernajn landajn reprezentantojn. Cxiujn lingvojn parolatajn en EU, oni povas praktike dividi en 3 kategoriojn: unue estas la 11 oficialaj lingvoj, due la laborlingvoj kaj laste la ne-oficialaj lingvoj. El la 11 oficialaj lingvoj, 2 el ili tute superregas la parolan kaj skriban komunikadon en la EU-instancoj, nome la franca kaj angla lingvoj. Ili estas la plej uzataj laborlingvoj. Kelkaj EU- instancoj kiel ekzemple la Marko-Buroo, kiu okupigxas pri la registrado kaj protektado de fabrikaj markoj, uzas nur 5 laborlingvojn. Do tiuj kiuj ne regas unu el tiuj kvin lingvoj havas kromajn tradukkostojn, dum la aliaj tion ne havas. El enketo evidentigxis ke por interna komunikado, 75% de la personaro uzas la francan lingvon; la komunikado kun la membrosxtatoj de EU estas 55 pocente franclingve kaj por monda komunikado, la angla lingvo estas 70 pocente uzata. Dum kunsidoj de la Euxropa Parlamento kaj la Konsilio de Ministroj, cxio estas tradukata al cxiuj aliaj oficialaj lingvoj. Sekvo estas ja la kostoj: la Euxropa Komisiono en Bruselo havas la plej multajn interpretistojn en la mondo: 400 permanentajn kaj 300 gxis 450 sendependajn interpretistojn. Entute, EU havas 21,000 laboristojn, inter kiuj 6,000 estas tradukistoj kaj interpretistoj, al kiuj EU elspezas 34% de gxia bugxeto. Krom la 11 oficialaj lingvoj restas ankoraux deko da neoficialaj lingvoj, kiuj tute ne havas rajtojn. Ekzemple la kataluna lingvo en Hispanio, havas du milionojn pli da parolantoj ol la dana lingvo kiu ja estas oficiala. Parolantoj de tiuj cxi lingvoj ankaux strebas al oficialigo de sia lingvo, kio ecx pligrandigus la problemon. Tauxga solvo ja ankoraux ne estas, sed kiuj estas la de EU proponitaj solvoj?
   Unu propono por solvi la lingvoproblemon estas la tiel nomata bilingvismo: malpliigi la nombron de laborlingvoj al nur du: la franca kaj angla lingvoj; kiel fakte jam ofte okazas en la praktiko. Laux la propono, cxiuj rajtas ankoraux uzi sian propran lingvon, kondicxe ke oni mem aldonas la anglan aux francan tradukon, sed tion pagas EU. Tradukoj al aliaj lingvoj ne plu estos pagataj de EU. Sed kial la angla kaj franca? La germana lingvo kun 25% da parolantoj estas pli parolata en EU ol la franca aux angla lingvo, ambaux kun nur 18% da parolantoj. Tamen tio estas kompreneble cxar praktike kaj mondskale la angla kaj franca lingvoj ja estas jam pli vaste uzataj. Alia propono estas limigi la laborlingvojn al la 5 plej grandaj: nome la germana, franca, angla, itala kaj hispana. Sed tiam, EU repagos neniajn tradukkostojn. Sekve, la sxtatoj, kompanioj kaj privataj personoj kiuj ne posedas unu el tiuj lingvoj, devos mem financi cxiujn tradukadojn, interpretadojn kaj lingvoinstruadojn kaj sekve ili havos pli da kostoj ol la aliaj. Tio ege falsigas la konkurencon kaj gxuste tio estas kontrauxe al la celoj de la EU. Plie, tio sxovas la lingvokostojn de EU al la uzantoj de la nelaborlingvoj. Alia sekvo de cxia limigo de laborlingvoj estas la laborebleca efiko kiu estigos diskriminacion en la labormerkato. Gxi estas duflanka: unue en EU, personoj kiuj ne parolas unu el la laborlingvoj havos malpli da sxancoj por trovi laboron cxe EU, kio estas malegala. Due, en la ne-laborlingvaj landoj, la tradukoj el la landlingvo al unu el la laborlingvoj estos farata de denaska parolanto de la laborlingvo, aux almenaux reviziata de tia persono; dua diskriminacio. Trie, en multaj kompanioj oni por multaj postenoj preferos laborlingvanon al parolanto de ne- oportuna lingvo. Tio klare malavantagxigas la parolantojn de la ne-laborlingvoj. Ankaux konsciu ke la perdo de la statuto de oficiala lingvo minacas la pluvivon de tiu lingvo kaj pli gxenerale minacas la lingvan kaj kulturan diversecon en EU. Fine estas la pripenso ke la celo de EU estas unuigi Euxropon kaj plivastigxi per la integrado de pliaj landoj. Sed kiuj landoj sxatus aparteni al organizo en kiu oni ne povos uzi sian propran, gepatran lingvon, per kiu oni povas sin esprimi nature kaj libere? Pensu pri kia la lingva situacio en Belgio estis antaux kelkdeko da jaroj! Tiuj kiuj ne-denaske parolas unu el la laborlingvoj estos cxiam en malpli forta pozicio, certe se temas pri diskutoj aux erarigaj, dusencaj esprimoj en kontraktoj. Cxar nemultaj homoj sukcesas cent pocente ellerni fremdan lingvon, gxis la plej malgrandaj nuancoj kaj detaloj.
   La plej bona solvo laux la esperantistoj kompreneble estas enkonduki Esperanton, cxar pro la supre menciitaj kialoj, elekto de kia ajn nacia lingvo kiel laborlingvo avantagxigas gxiajn parolantojn kaj malavantagxigas, ecx diskriminacias gxiajn ne- parolantojn. Kaj dauxrigi kiel nun ne estas realisma, do oni bezonas neuxtralan lingvon, ne-identigitan kun ajna ideologio, popolo, politiko aux sxtato, relative facile lernebla kaj cxion- esprimpova. Gxi estu uzata kiel dua lingvo apud la gepatra lingvo por ke gxi ne minacu aliajn lingvojn. La sola lingvo kiu vere sukcesis kaj plenumas la kondicxojn estas Esperanto. Tamen, Esperanto ne estas tute neuxtrala kaj ideala, cxar Esperanto havas sian propran kulturon, cxu ne? Do ni altrudus - rekte aux nerekte - nian Esperantan kulturon al la aliaj, kiel nun faras Usonon per la angla lingvo. Tio estas ideo por pripenso. Kial Esperanto ankoraux ne estas rekonita kaj uzata? Unu granda kaj prava reago al Esperanto estas: 'Ni jam havas multajn problemojn kun 11 lingvoj. Kaj vi volas ankoraux pligrandigi la kaoson kaj enkonduki 12an lingvon, nome Esperanton!' Efektive, oni devus uzi 12 lingvojn! Kaj ili pravas. Jam estas granda kaoso. Nia respondo estas: sed vi povos sxpari multege da mono, cxar oni, post la enkonduko de Esperanto, bezonos multe malpli da interpretistoj kaj tradukistoj. Do, pro Esperanto, la 6000 tradukistoj kaj interpretistoj kiuj nun laboras cxe EU havos la elekton: aux farigxi senlaboraj aux rapide lerni Esperanton. Do, denove ni altrudos Esperanton. Kaj ni, Esperantistoj, tiam havos grandegan avantagxon, speciale por trovi laboron, kaj cxiuj aliaj havos malavantagxon. Cxu tio ne estas malegala kaj diskriminacia? Kaj, se oni ekuzos Esperanton, gxi estos la pontlingvo inter la aliaj lingvoj. Do, por traduki al unu lingvo al la alia, oni uzos Esperanton. Sed tio ankaux akumuligas erarojn, samkiel se oni tradukus de la dana al la greka, sed ne por la angla kaj la franca ekzemple, inter kiuj du oni nun rekte tradukas, sed cxu oni en la estonto ekfaros tion malrekte? Kelkaj aliaj faktoroj kontraux Esperanto estas la antauxjugxoj, indiferenteco, misinformiteco kaj la sektecaj tendencoj. Alia grava faktoro estas ke Esperanto ankoraux ne sukcesis pruvi sian funkcipovon je vere signifa nivelo, kaj en EU gxi estas parolata nur de minoritato. Tio do estas solvenda problemo. Ni devas havi pli multe da Esperantistoj kaj pli grandan povon. Tio estas tre facile dirite, sed ne tiom facile farite. Eble ni ecx ne sukcesos atingi altan nombron de Esperantistoj. Ni, pro Esperanto mem, ne sukcesas disvastigi Esperanton. Esperanto estas hobio. Ne pli aux ne malpli. Kelkaj homoj sxatas sumo-luktadon, aliaj homoj ne. Tiuj kiuj sxatas sumo-luktadon diras: Kial vi ne spektas sumo? La aliaj respondas ke ili ne interesigxas aux havas alian kialon. Same pri Esperanto. Kelkaj sxatas, aliaj ne. Kaj ni Esperantistoj demandas la aliajn: Kial vi ne volas lerni Esperanton? Ni Esperantistoj ne havas la rajton altrudi nian lingvon al aliaj homoj. Kaj ni ne povas. Mi pruvos mian tezon. Kiuj en cxi tiu salono parolas Esperanton? Kaj el tiuj, kies edzo aux edzino parolas Esperanton? Tre malmultaj, cxu ne? Do, nun mia demando al vi: Kiel ni povos konvinki la mondon, aux EU, pri la boneco kaj utileco de Esperanto, se ni mem ne sukcesas suficxe konvinki nian propran edzon aux edzinon, nian familion aux nian amikaron? Se ni ne sukcesas fari tion cxe niaj plej intimaj gekonatoj, kiel ni konvinku personojn kiujn ni tute ne konas? Aux, eble la mondo simple ankoraux ne pretas por Esperanto, la lingvo de la paco. Sed multaj militoj ne estas kauxzitaj pro lingvaj diferencoj: ni pensu pri Vietnamo, Norda kaj Suda Koreio, la problemoj en Norda Irlando, ktp. Ili lingve tre bone komprenis unu la alian. Tamen, estis kaj estas militoj. Esperanto, laux mi, ne savos la homaron, sed tamen, gxi povas helpi cxiukaze.
   Por konkludi, mi skizos la sintenon de la EU-parlamentanoj rilate al Esperanto. El fresxdata enketo konstateblis ke 13% de cxiuj parlamentanoj pli malpli subtenas adopti Esperanton. En plej multaj respondoj tamen legeblas ke oni trovas Esperanton bona ideo kaj ke oni atentos pliajn evoluojn. Sed krom tio, oni ne havas tempon por Esperanto kaj certe ne emas preni iniciativon. Kiam mi estis en Euxropo, mi sercxis en plurajn jxurnalojn kaj revuojn materialon por mia prelego. Mi ekzamenis en biblioteko multajn revuojn. Kaj kion mi trovis pri la lingvoproblemo en la Euxropa Unio? Nenion. Nenion krom unu citajxo. Mi demandis min, kial? Kial mi ne legas ion pri la lingvoproblemo? Kaj mi trovis la respondon: cxar oni pasive akceptas la lingvoproblemon. Oni timas preni iniciativon. La solvado de la lingvoproblemo estas tiom tikla afero, ke cxia provo solvi la problemon per limigo de oficialaj lingvoj vekus tiom multege da protestoj je la flanko de la minacataj lingvanoj, ke oni ecx ne kuragxas alfronti la problemon. Oni silentas pri la problemo, do gxi kvazaux ne ekzistas. Estas nur ni, Esperantistoj, kiuj konfrontas la EU-n kun la lingvoproblemo kaj demandas kiel oni intencas solvi ilin. Kaj kompreneble ni proponas Esperanton. Sed, la Esperantistoj havas nur mallauxtan, malfortan vocxon. Kaj la angla lingvo estas jam tiom disvastigita kaj ekonomie tre pova. En internacia komunikado tre vaste uzata, pensu pri Internet, dum komercoj gxi estas la nuna internacia lingvo, kiel iam la franca estis. Kaj ankoraux pli frue en la historio, la Latina estis la internacia lingvo en Euxropo. Kaj la franca, kaj la Latina lingvoj perdis sian povon. Sed tio ne okazis de hieraux al morgaux: tio postulis pluraj jarcentoj. Eble iam ankaux la povo de la angla lingvo malfortigxos? Eble tiam, ni cxiuj parolos Esperanton?
   Tamen, se Esperanto 'venkos', unu problemo estos la manko de kompetentaj instruistoj kaj altnivela, moderna lernomaterialo, sed tio estas en kelkaj jaroj solvebla. Antaux cxio, la plej grava problemo estas unue konvinki EU-n kaj la mondon de la neceso adopti Esperanton.